javscat.net
shitjav.com
sexspanking.org
scatlife.net
spanking-porn.org

Historio de vilaĝo Ležáky

Ležáky (germane Ležak, de la jaro 1939 Lezaky) estis domaro en regiono Chrudim, kiu la 24-an de junio 1942, 14 tagoj post ekstremo de vilaĝo Lidice konsekvence de t.n. heydriĥiado estis elbruligita kaj ĝiaj loĝantoj murditaj fare de naziistoj venĝe, ke en la domaro estis ricelata radiosendilo nomata Libuše de ĉeĥa-britia paraŝutista grupo Silver A, kiu partoprenis en atenco kontraŭ anstataŭanta imperia protektoro Reinhard Heydrich.

Domaron Ležáky formis ok domoj grupigitaj ĉirkaŭ muelejo sur rivereto Ležák en katastra distrikto de komunumo Miřetice.

De la jaro 1941 estis en Protektorato Bohemio kaj Moravio paraŝutigataj diversiaj grupoj kun tasko ligi kontaktojn kun rezista movado, plibonigi interkomunikon kun ĉeĥa ekzila registaro en Britanio kaj plenumi diversajn agojn kontraŭ germanaj okupantoj. La 27-an  de majo 1942 faris ĉeĥaj paraŝutistoj atencon kontraŭ anstataŭanta imperia protektoro Reinhard Heydrich.
Tio sekvigis amasajn sinvenĝadojn kontraŭ la ĉeĥa loĝantaro en t.n. heydriĥiado.

La 10-an de junio 1942 estis demonstracie neniigita komunumo Lidice en distrikto Kladno, eĉ se ĝiaj loĝantoj havis kun la atenco nenion komunan. Paraŝutisto Karel Čurda, disigita de la ceteraj, perfidis, anoncis sin la 16-an de junio ĉe praga gestapo kaj depoziciis ankaŭ pri rezistmovada reto en Pardubice-regiono. 
La 20-an de junio estis arestita la unua ano de tiu reto, estro de subĉiela minejo Hluboká en senpera proksimo de Ležáky kaj la 21-an de junio muelisto de Ležáky Jindřich Švanda. Ili estis pridemandataj kaj torturataj.

La 24-an de junio en frua posttagmezo sieĝis Ležáky 150 viroj de roto de la 20-a rezervista polica regimento „Böhmen“ el Pardubice sub komando de gestapo kaj por ekstera kordono estis venigitaj ankaŭ 40 ĉeĥaj ĝendarmoj el Chrudim kaj Náchod. Germanoj kunvenigis la loĝantojn de Ležáky kaj de ĉirkaŭo, kie ili ĵus troviĝis (lernejanojn ili veturigis el lernejo de Skuteč) kaj ĉiujn veturigis en pardubicean vilaon Zámeček (Kasteleto), kie la policista regimento rezidis, kaj dum heydriĥiado ekzekutis. Sekve la domojn en Ležáky elrabis kaj ĉirkaŭ la kvina horo bruligis. Ĉiuj 33 loĝantoj pli aĝajn ol 15 jaroj estis post la naŭa horo apud Zámeček mortpafitaj. La 25-an de junio estis raporto pri ekstermo de Ležáky publikigita.

Aŭtune de la jaro 1943 estis ruinoj de la domoj forsxiritaj.

Infanoj de Ležáky estis el Pardubice ankoraŭ vespere veturigitaj en infanan prizorgan servejon en Prago kaj komence de julio en trapastendaron en pola Lodĵo, kie ili pasis klasadon. Nur du el la infanoj estis pritaksitaj kiel taŭgaj por germanigo kaj ceteraj dek unu la 25-an de julio transdonitaj al gestapo, kiu mortigis ilin verŝajne en gaskamero en Chelmn.
Ekstermon de Ležáky do postvivis du fratinoj Jarmila (* 13-an de novembro 1939) kaj Marie (* aprilo de 1941) Šťulík, kiuj estis forsenditaj por reeduko en la Tria imperio. Jarmila venis en familion de agrikultura inĝeniero Rudolf Paetl sur teritorio de Polio. Post la milito la familio mem anoncis, ke zorgas pri infano destinita por germanigo. Marie estis lokigita en familion de germana oficisto en Poznano.

Post la milito ne estis Ležáky renovigitaj, sed sur ilia loko ekestis memoriga monumento, kiun formas surteraj projekciaĵoj de originaj domoj kaj pieta loko. De la 1-a de junio 2008 la monumenton administras organizaĵo "Memoriga monumento Lidice".